Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jukajdi

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Enhavtabelo

Jukajdi

Teksto

Jen studento antaŭ vi
Ju-kaj-da, ju-kaj-di
Ano de l’Akademi'
Ju-kaj-da, kajdi
Esti juna kaj student'
Jen plej gaja vivmoment'

Rekantaĵo:

Jukajdi jukajda
Jukajdi ajdi ajda
Jukajdi jukajda
Jukajdi ajda.

Venas, onkla poŝtmandat'
Jukajda, jukajdi
La unuan de l’monat';
Jukajda, kajdi
La poŝtiston kun honor'
Tiras mi al mia kor'.

Ho, biero kaj kolbas'!
Jukajda, jukajdi
Plena estas mia kas'?
Jukajda, kajdi,
Ho! plezuro kun fraŭlin',
Kiel mi amegas ŝin.

Ĝoji pro la sankta pag',
Jukajda, jukajdi,
Volus mi je ĉiu tag',
Jukajda, kajdi,
Sed la mono, ve, ho ve,
En la poŝo restas ne.

En la mezo de l’monat'
Jukajda, jukajdi,
Mi en l'universitat'
Jukajda, kajdi,
Ofte studas kun fervor'
Ĉar la mono estas for.

Glas' kaj poŝ' malplenaj nun!
Jukajda, jukajdi,
Grava estas mia pun',
Jukajda, kajdi,
Do se mi amuzis vin,
Volu vi regali min.

Teksto 2

Jukajdi, jukajda

Sciu nun, samidean', jukajdi, jukajda,
ke dependas via san', jukajdi kajda,
de regula bonhumor' kaj ĉiama senlabor'
jukajdi kajdi kajda, jukajdi jukajda
jukajdi kajdi kajda, jukajdi kajda.

Laŭ spertita homa kon'
plej utila estas mon'
tial do naskiĝu vi
en riĉega famili'.

La virinoj, jes enver'
taŭgas tre por amafer'
prunteprenu sen cinik'
la edzinon de amik'.

Kaj por peli zorgojn for
taŭgas ĉiam la likvor'
tial trinku kun kuraĝ'
eĉ dum plej maljuna ag'.

Al sanigo de l'stomak'
helpas ĉefe la tabak'
tial fumu dum la viv'
pli ol eĉ lokomotiv'.

Kaj se malgraŭ la princip'
ne plu fumas via pip'
estas tial ke, sen dub',
malpuriĝis ĝia tub'.

Vivu am' kaj bonhumor'
kaj tabako kaj likvor'
Post la vivu kun enu'
dormos ni en tomba fru'.

jukajdi.1265839942.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)