Muziko | ĉeha popola |
---|---|
E-teksto | Josef Cink |
Origina titolo | Kavárna nad řekou |
MIDI | kafejo_super_la_rivero.mid |
Unua gast' la suno estas en kafejo ĉe river'.
“Bonvenon, jen la manĝokart',”
al ĝi mi diras kun sincer'.
Al fora marflu' de river'
forprenas ĉion, kio min ĉagrenas.
Sonĝis mi senzorge pri somer'.
Refreno:
La la la la la la la la
la la la la la
Pro vaporŝipo kaj remork'
torentis la rivera flu',
silur' primokis fiŝkaptanton
kaj eknaĝis iom plu.
Ĉe mi por kafo jam la akvo bolas,
mi ankoraŭ dormi volas,
vekas min sun' sur ciela blu'.
Refreno
La sunon mi prikantas en
kafejo super la river',
mi sidas sola sur la bordo
kiel gast' kaj ĉefkelner'.
La kluzojn kaj kaskadojn mi rigardas,
sun matena preskaŭ ardas,
milda kaj feliĉa estas,
ĉirkaŭ la river' ĉeestas
bela la mateno de somer'.
Refreno