Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kaj_se_endus_fari_tion

Et s'il fallait le faire (Kaj se endus fari tion)

MuzikoPatricia KAAS
Tipotraduko

Franca teamo de Eŭrovido 2009 mem (kun iom da posta polurado) tradukis la kanton al pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

Teksto

Se endus fari tion, mi ĉesigus la Terturniĝon,
Mi estingus la lumon por ke vi restu malveka.
Se endus, por plaĉi al vi, aŭskulti vin ĉiunokte,
Kiam vi parolas pri amo, ankaŭ mi parolos pri ĝi…
Vi rigardu plu en la fundo de miaj okuloj,
Vi tie vidu plu la plej grandan el la fajregoj.
Kaj via mano gluiĝu sur mia haŭto, kie ĝi volas.
Se vi iam forflugos, mi sekvos, se mi povos…
Kaj se endus fari tion, mi forpelus la vintron
Per printempaj frapegoj kaj longaj helaj matenoj.
Se endus, por plaĉi al vi, mi ĉesigus la tempon,
Por ke ĉiuj viaj hieraŭaj vortoj restu miaj nun.
Mi rigardu plu en la bluo de viaj okuloj,
Viaj du manoj plu perdiĝu en miaj haroj,
Mi ĉion pligrandigos, kaj se tio maltroas,
Mi ĉiam malpravos, se tion vi volas…
Mi ja volas doni ĉion nur se vi kredas tion,
Mia koro ja volas sangi nur se vi vidas tion,
Ĝis mi iĝos nenio alia ol la ombro de viaj noktoj,
Ĝis mi iĝos nenio alia ol la ombro sekvanta vin.
Kaj se endus fari tion…

Eksteraj ligoj

kaj_se_endus_fari_tion.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)