Esperanta teksto | S. J. IJSSELSTEIN |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Waar de blanke top der duinen |
Kie sablaj altegaĵoj
Brilas hele en la sun',
Kaj nordmaraj ebenaĵoj
Piedojn kisas de la dun',
/: Vokis mi per laŭta kri': :/
/: Nederland, vin amas mi. :/
Jen koloroj brilaj, helaj,
Super stepoj kaj herbar'
Kaj kreskaĵoj, fruktoj belaj,
Ĉe riveroj, sur kampar'.
/: Kaj denove kantas mi: :/
/: Nederland, vin amas mi :/