Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiuj_islandon_akompanos_nin

Kiuj Islandon akompanos nin?

Teksto

Kiuj Islandon akompanos nin?
Moruon kaptos tire
ni kaj fiŝos laŭdezire.
Al Island’, al Island’, al Island’ logas nin,
jam tridektri vojaĝoj ne lacigis nin.

Venas la temp' de bier' kaj vin'.
Dancadas ni sen ĝeno
ne pensante pri ĉagreno,
sed venos, sed venos la tempo de velad'
ankoraŭ pezas niaj kruroj de dancad’.

Kiam blovas norda vent’
trinkejon ni eniras
ĉar al brando ni sopiras.
Kaj drinkos ni, kaj drinkos ni ĝis al la lasta groŝ'
je nia sano malaperis el la poŝ'.

Sed kiam ventas de l'orient',
ŝipestro: “Vi, aŭskultu!”
diras, “kion ni boardu?
Prefere nun, prefere nun la venton tuj
tra la kanal' ni sekvos laŭ konata voj'.”

Preter Lizar' kaj Skili-Insul'
de tie al Hel'-Kabo
tion scias ĉiu knabo.
Stiristo, stiristo, stirilon je la man'
la rektan kurson donas li al Island'.

Ni velas preter Rokal-Insul’
birdaro nin sciigas
ke bonvoje ni navigas.
A1 Brede-fjord’, al Brede-fjord’ nun flugas la velar'
fiŝhokoj niaj baldaŭ estos en la mar’.

Fine Islandon alvenis ni.
Moruon kaptas tire
ni kaj fiŝas laŭdezire.
Al Island', al Island’ denove logos nin
eĉ tridekkvar vojaĝoj ne lacigos nin.

kiuj_islandon_akompanos_nin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)