Kantas Mikaelo Bronŝtejn, datita 1990.
Venis printempo al niaj neĝoj
por la vekiĝo, pentoj kaj preĝoj.
Inter la festoj tagoj forkuras.
Aŭdu, amikoj - mi forveturas!
Eble mi ŝanĝis bonon al bono,
kukon formanĝis super duono…
Tute senhonte grizas tempioj, -
estas la vivo
kuko aroma, -
do, kion fari,
amikoj miaj?!
Foje l' destino batis min forte,
sed en obstino mi iris for de
kruda malico, trompo ŝancela
al vi, amikoj, la rondo hela,
ne por en ploroj ekplendi kroĉe, -
ĉiuj ni fartas ne senriproĉe.
Inter kutimaj mokoj kaj pikoj
mi vian eston,
vian sinceron,
vian memoron
dankas, amikoj!
Ne tro sopiru, ankaŭ mi - ne tro -
trans la atendo dekmilkilometra
ligos nin ĉiam la rememoroj:
ĝojoj naivaj, frostoj kaj floroj.
Donos la sorto la sopiraton,
venos la festo en nian straton:
iam denove kunvenos ni, kaj
trinkos la vinon,
kantos la kantojn,
ĝuos parolojn,
miaj amikoj!…