Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_bona_humoro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Bona humoro, La

Teksto

Sukceso, fal’, malgajn’
Alternas en sonor’
De la mistera vivmelodi’.
Veturas mia trajn’,
Rapidas mia trajn’
Al ĉiam nova bunta medi’.

Kaj ĉiu plonĝ’ aŭ tremp’
En ĝin fortigas pli.
Benatas ĝiaj pano kaj vin’.
Atendu, mia temp’,
Ripozu, mia temp’,
Flugante al la loga senfin’.

Kurado, stumblo, driv’,
Ekfloro de l’ esper’,
En ĝia onta ĝoj’ dolĉa dron’.
Plu vekas mia viv’,
Plu vokas mia viv’
Al nekonata lumo kaj bon’.

la_bona_humoro.1220620794.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)