Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_domo_kajto

La Domo (Kajto)

Teksto
Muziko
Nanne KALMA
KantasKajto

Teksto

En la parko estas domo
Kun ornamita fasado
Malfermitaj fenestroj
Kaj malfermetita la pord'
Hodiaŭ ĉi tiu domo estas loko de celebrado
Okaze de unuiĝo, harmonio kaj konkordo
Tra fenestroj eksteren fluas sonoj agrablaj
Aŭdeblaj en la parko ĝis en ĉiu angul'
La miksado de kantado, muzik' kaj ridado
Ŝajnas inviton por ĉiu malprosperulo

Tiel, ĉe la krado, ĉirkaŭ la ĝardeno
Kolektiĝas amaso. Kaj ĉiu person'
Esperas, sopirante al la varmo de la kameno
Ke li recevos inviton por eniri la domon
Sed ĉeesti la festenon, partopreni en la festado
Estas permesite nur al unuopul'
La aliaj postrestas kaj la orgia bruado
Torturas la koron de ĉiu malprosperulo

Ekstravagance, ĉiu sin vestu
Ni ĝoju, ni dancu, abunde ni festu
Ni frandu, ni manĝu, ni gustumu, ni trinku
Ni forgesu nin mem, ni manĝaĉu, ni drinku
Hodiaŭ ne gravas rompita vinglaso
Hodiaŭ ne zorgu pri postlasita fatraso
Ni kondutu ekscentre, ŝajne freneze
Ni nin dediĉu al la polonezo

la_domo_kajto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)