Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_vojo_tra_maro

Vojo tra maro

MuzikoM. Tamošiunas
TekstoA. Dabulskis
E-tekstoV. Šilas
Origina titoloJūrelvių keliai
MIDIvojo_tra_maro.mid

Teksto

La serena tago aŭ freneza vento
Kune iras tra maro ŝipoj kaj la mevoj.
Aa…

Refreno:

La vojo tra mar' - kur' de ŝip' tra fabelo,
Batal' de ludil' en kolera safir'.
Do ankaŭ plej granda en mondo ŝipkelo
Plenplenas de forta marista sopir'…

Per la mano longe avingis amatin',
Malaperis en for' kajo de l'haveno.
Kaj denove lumturoj hejmen vokas nin,
Ankaŭ la nubetoj rokas por reveno.

Refreno

Min apogu kore en la hejma for'
Per kvieta atend' la feliĉon garde.
Post la ŝtorma vago venos fine hor'
Por saluti vin per sireno arde.

Refreno

la_vojo_tra_maro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)