Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Oleg Mitjajev |
---|---|
Esperanta teksto | Jaroslavna Puŝkarskaja, Julija Dunajeva, Aleksandr Ĥrustaljov |
Esperanta plenumo | Aleksandr Ĥrustaljov |
Tipo | traduko |
Originala titolo | “Самая любимая песня” |
Originala plenumo | Oleg Mitjajev |
Originala teksto | Oleg Mitjajev |
Plej amata estis vi, mi vin amis arde
Mi en dormo flustris vin, kunvekiĝis ni.
En aleo flava mi serĉis helajn farbojn
Kaj dum frosto sur fenestr' pentris sonojn mi
Refreno:
Bluon vitroj respegulis firmamentan
Velkis pro atendo la arbar'.
Pluas ritoj de aŭtun' laŭ reglamento
Sen mirakloj, sen eventa ar'.
Pasintnokte vagis mi laŭ senhoma trotuar'
Kolektante paŭzojn kaj splitojn de pasint'
Ventoj blovis ĝis aŭror', ludis kun la kornikar',
Kaj alportis laŭ aer' kun folioj vin.
Refreno
Iam falis la foli' sur litkovrilon
Aŭgurante venon de blizard'…
Tiam legis mi al vi leteron iun
Laŭ foliaj vejnoj sur manplat'.
Ĉiam venas al finiĝ' komencita histori'
Drivas ni al fantazi' de estonta viv'.
Daŭre aŭdas sonĝe mi helajn melodiojn
Sed ravantan kiel vi ne renkontis mi.
Refreno
la-la-la
la-la-la