Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko Teksto | Vladimir Soroka |
---|
Mia fil', tago dormas jam
kaj ĉiuj devas dormi nun.
Mia fil', jam birdetoj ĉiuj mutas
kaj briletas lun'.
Nur la venteto tuŝas foliojn.
Mia fileto, dormu en lito, lito.
Via sonĝ', estu ĝi por vi
plej bona tempo sen ĉagren'.
Lampiret' - sonĝe ĝi aliros vin
kaj kantos ĝis maten'.
Nur la venteto tuŝas foliojn.
Mia fileto, dormu en lito, lito.
Dormu, la fileto.