Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lundanco

Lundanco

MuzikoVan Morrison
Esperanta tekstoAmir NAOR
Tipotraduko
Originala titoloMoondance
Originala plenumoVan Morrison
Originala tekstoVan Morrison

Teksto

Kia mirinda vesper' por lundanco
En viaj okuloj brilas la stel'
Tre mojosa nokt' por ludi romancon
Sub la kovro de oktobra ĉiel'
Ĉiuj folioj falas de la branĉoj
Kun la vento ili brakumas nin
Kaj mi provas aŭskulti la voĉojn
De la korkordoj de via anim'

Refreno:

Vi scias ke sorĉas la nokt' per flustra zum'
Vi scias ke ruĝiĝas vi sub la lunlum'
Ĉu mi lundancu unu plian fojon kun vi?
Ĉu mi nur amindumu iom pli kun vi?

Do mi ŝatus vin ami ĉi nokte
Sen atendi plu ĝis la maten'
La tempo nun estas ĝustatempe
Vi kuros rekte al mia mem
Atendas mia kor' vian alvenon
Vi neniam estos sola pli
Miaj revoj realiĝos, bonvenon,
Tiam vi apartenu al mi

Kaj kiam mi vin tuŝas, vi ektremas ene
Ne povante kaŝi kiom vi min volas, ĉu ne?
Ĉu mi lundancu unu plian fojon kun vi?
Ĉu mi nur amindumu iom pli kun vi?

Kia mirinda vesper' por lundanco
En viaj okuloj brilas la stel'
Tre mojosa nokt' por ludi romancon
Sub la kovro de oktobra ĉiel'
Ĉiuj folioj falas de la branĉoj
Kun la vento ili brakumas nin
Kaj mi provas aŭskulti la voĉojn
De la korkordoj de via anim'

Refreno

Unu plia lundanc' kun vi
Sub la lunlum'
Dum sorĉa nokt'
La, la, la, la
Sub la lunlum'
Dum sorĉa nokt'
Ĉu mi lundancu unu plian fojon kun vi?

Eksteraj ligoj

lundanco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 22.11.2024 18:19 de amir