Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malbonulo

Malbonulo

Teksto?
Muziko?
KantasDolchamar

Teksto

Mi veturigas mian aŭton.
Mi baldaŭ renkontas konaton.
Mi rigardas knabinojn,
tiujn amorajn incitemulinojn.
Mi serĉas bongustan predon.
La lastasemajna estas ankoraŭ en la kofrujo, en la kofrujo.

Min policanoj haltigas
ĉe la ruĝa lumo.
Stirpermesilon nur kontrolas ili
serĉas iun frenezulon.
La sun' brilas el mia dentar'.
Ili neniam divenos ke mi estas malbonulo, malbonulo.

Refreno:

Malbonulo, malbonulo
Vi invitis al via hejmo malbonulon
Krokodilŝuoj kaj bukedo
Sonoras ĉe la pordo tri, du, un', nun!

En mia domo estas angul'
Por la aĵoj kiujn mi malamas.
En mia domo estas angul'
Por la knabinoj, kiujn mi amas.
Ne zorgu pri la makuloj,
nek la kat' en la fridujo ek de lasta aŭtuno, lasta aŭtuno.

De l' plafon' pendas spegulglob'
La sofo estas el ruĝa led'
Kiam ni finas en la dormocambr',
min tentas ĉigared'.
La murojn kovras veluro
Tio estas mirinda loko por malstreĉiĝi, por malstreĉiĝi.

Refreno (3-foje)

Eksteraj ligoj

malbonulo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)