Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pablo

Pablo

Aŭtoras Gianfranco MOLLE

Teksto

La patro forpasis jaron jam
Neniu plu kultivas vinberon
Sur la manoj spuroj de laboro
Kaj tro da filoj por manĝigi

Per trajno mi foriris kaj tiel bone
Ne ŝnuro la valizon ĉirkaŭprenis
Ĝi kunestis nur per ioma amo
Ĝi kunestis nur per ioma malamo

Por hispana kolego nenio valoras
Nenio gravas krom babili
Pri la batalkoko, dum trinkeje vesperiĝas
Li paroladis strange, nenion mi komprenis
Sed mi kun li la panon partoprenis
Kaj la mastro ne aspektis tiel malice

Oni pagigis pablon, pablo vivas

Mi kapablas per manoj kastelojn masoni
Makadami ŝoseojn kaj paroli kun pablo
Li sperteas pri l' inoj kaj perfidas edzinon
Per virinoj kaj vino kaj tutverda svislando
Kaj fine li falis, li falis hazarde, pensante
Sian kokon bravan kaj edzinon dikiĝintan
Laŭ ĵusa foto

Li paroladis strange, nenion mi komprenis
Sed mi kun li tabakon partoprenis
Kaj la mastro ne aspektis tiel malice

Oni mortigis pablon, pablo vivas

pablo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)