Teksto Muziko | Gennadij Gladkov |
---|---|
E-teksto | ? |
MIDI | midi |
“Neapolitana kanteto” el rusa filmo Формула любви (Formulo de Amo).
Tiu estas ŝerca kanto, por rusaj oreloj sonanta ege simile al itallingva.
Ne serĉu profundan sencon. Atentu: “plu” sonas por rusoj kiel radiko de vorto “kraĉi”. Pro tio oni ŝatas aldoni en indikita per (!) loko ruslingvan interjekcion por “kraĉ!”.
Maro belon donas
kaj por mi kanzonas.
Kantas mi sen amo sed pri amo.
Donas bel' amaron,
kredas mi kantaron,
damo por momento, kaj ŝi plaĉu plu.(!-tjfu!)
Unu, unu, unu, unu momento,
unu, unu, unu komplimento,
unu, unu, unu santimento,
sakramento, sakramento, sakramento!