Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marsxo_de_budjonnij

Marŝo de Budjonnij

Esperanta tekstoIgorj MIŜIN
Tipotraduko

Teksto

Ni estas ruĝa rajdistaro kaj pri ni
Diversaj kantoj vagas tra l' popolmedi'.
Pri niaj bataladoj laŭtrakontas kantbaladoj,
Pri nia fiereco kaj aŭdaco dum milit'.

Rekantaĵo

Konduku do, Budjonnij, al batalo nin.
Ektondru tondr', ekflagru brul' kun fort', —
Por nia kuraĝego mankas fin',
Kaj lukto estas nia vivosort'!

Budjonnij estas frat' por ni, subtenas nin popol'.
L' ordon': “Ne malesperu, al la venko estu vol'!”
Bonega armeestro Voroŝilov ja kun ni,
Kun ĝoj' ni donos sangon nian por Sovet-Uni'.

Rekantaĵo

En la ĉiel' sennuba flirtas ruĝstandard',
Al malamik' galopas ĉiuj ni kun ard'.
Jen fluas ĝia fia sang', ni flugas kiel montlavang',
Berlinon, Varsovion kaj Krimeon celas ni.

Rekantaĵo

marsxo_de_budjonnij.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)