Uzantaj iloj

Retejaj iloj


matenrugxo

Matenruĝo

AŭtoroWilhehn Hauff
E-tekstoZanoni
Origina titoloMorgenrot, Morgenrot

Teksto

Matenruĝo, kiel sorto
Jen vi lumas: frua morto!
Baldaŭ la trumpet' eksonos,
Vivon mian mi fordonos,
/: Same multaj kamaradoj. :/

Ĝi apenaŭ komenciĝis —
La ĝojego jam finiĝis:
Ĵus hieraŭ ekrajdinte,
Jam hodiaŭ pafmortinte
/: Kuŝos morgaŭ mi en tombo. :/

Kun kruela rapideco
Pasas formo kaj beleco;
Kiom ajn briletas vango
Freŝa kiel lakto, sango:
/: Velki devas ĉiu floro. :/

Tial, Dio, obeante
Vin mi sekvos ne ĝemante;
Eĉ, se Vi postulos morton,
Mi ne plendos mian sorton:
/: Glora fino sur ĉevalo! :/

matenrugxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)