Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_ne_scias_pri_kio_kanti

Mi Ne Scias Pri Kio Kanti

Teksto

Mi ne scias, pri kio kanti:
Ĉu pri vento, pri aŭtuno,
Pri silento aŭ pri suno ridetanta?
Diru vi, pri kio kanti.

Mi ne scias, rakonti kion:
Ĉu la miton pri la steloj,
Ĉu pri nimfoj la fabelon mildan
Aŭ veron pri ĉielo…

Vi ne scias, kial sonas kanto:
Ĉu pro sentoj niaj varmaj,
Ĉu anstataŭ niaj larmoj vanaj
Aŭ pro animoj ĉarmaj.

Mi ne scias, pri kio kanti.
Mi ne scias, rakonti kion.
Vi ne scias, kial sonas kanto…

mi_ne_scias_pri_kio_kanti.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)