| Esperanta teksto | ZANONI |
|---|---|
| Tipo | traduko |
| Originala titolo | Ich liebe Dich |
Ho, vi dolĉega mia vivespero,
de mia kor' unua revo vi:
mi amas sole vin sur tiu tero,
mi amas vin nun, kaj eterne plu!
Nur vin memoras mi en ĉiu horo,
pri via bona sort' nur pensas mi; —
ĉu ridos ĝoj', aŭ frapos nin doloro:
mi amas vin nun, kaj eterne plu!