E-teksto | Mikaelo Bronsxtejn |
---|
Ah, malordo, malordo, malordo!
Ah, terura, terura, terura!
La arogajn esperantistojn
Devas ni tuj ordigi nepre.
Ni, por fondi la Asocion
Tuj kunvoku noblan socion!
Ĉu inviti esperantistojn?
— Kelkajn — memkompreneble!
/: Kamarado Berjoza :/
/: Estos tre furioza :/
Li al Tiĥvin ne donis agnoskon.
/: Min renkontos kolere:/
/: Min demandos: - Ĉu vere? :/
Tamen, jes! Mi veturas en Moskvon.
Unu ulo en ŝtata posteno
Al mi diris kun grava mieno:
— Al rivero eĉ milon da homoj
Rajtas inviti vi persone.
En ASE — alia afero:
Estas bezonata papero
Kun subskriboj de referento ĉefo, subĉefo, komerca agento, estro, vicestro, iu docento, ankaŭ kun sekretaria konsento — jen kiel bone!
/: Oni diras, en ASE :/
/: Vivos ni ekstraklase :/
Do, ne decas mallevi la voston.
/: La movad' malrapida :/
/: Daŭros sub ligna gvido :/
Tamen, jes! Ni veturas en Moskvon.
Diris mi al la kamarado:
— Bazo jen — junulara movado!
La konferencoj, fakoj, tendaroj, -
Endas plej bonan konservi, ĉu ne?
Li respondis al mi kun emfazo:
— Tute ne tuŝas nin via bazo!
Havas ni propran, jen — Aroloviĉ, Tokarev, Berjoza, Isajev, Vulfoviĉ, Samodaj, Irina kaj A. Gonĉaroviĉ
— Sed, Gakalenko kaj Koganoviĉ?
— Ili kolektu sian laboron, iru al rubaĵaĉetejo kaj ricevu bonegan libron de la fama franca verkisto A. Dumas,
Tiel pli oportune.
/: Ĉu ni zorgu, ke nia :/
/: Estu la Asocio :/
Aŭ ni pace enrampu la boskon?
/: Ne insultu, bonvolu, :/
/: La kanteton petolan :/
Tamen, jes! Ni veturas en Moskvon.