Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_sercas_la_sunon

Mi serĉas la sunon

MuzikoNanne Kalma
Esperanta tekstoAmir NAOR
Esperanta plenumoKajto
Tipotraduko
Originala titoloI look for the sun
Originala tekstoMichael Roads

Teksto

Mi sekvas la sunon ĉielen,
mi sekvas la sunon sur Ter'.
Mi sekvas la sunon al kosma rev',
mi sekvas la sunon al mia ver'.

Mi serĉas la sunon arbare,
mi serĉas la sunon en ĉiu arb'.
Tra branĉoj mi serĉas la sunon,
tuŝantan foliojn per brila ard'.
Mi sekvas la sunon profunden sub grund',
mi iras en la internojn de la Ter'.
Mi serĉas la sunon en rokoj kaj ŝton',
kien penetras nek lum' nek aer'.

Al oceanoj mi sekvas la sunon,
profunden mi plonĝas al la mara kor',
Mi serĉas la sunon tra kampoj de algoj,
en lumon flagrantan for.
Mi sekvas la lumon tra ŝarkoj de la mar',
mi iras al balenoj kaj angil',
La sunon mi serĉas kaj sekvas
sed mi trovas nur iom da bril'.

Mi sekvas la sunon al montar',
al riveroj de glacia blu',
Mi sopiras al la sun',
sed sub la akvo la lum' ne videblas plu.
Mi sekvas la sunon al flakoj kaj lag',
en valoj de densa nebul',
En lokoj profundaj kaj altaj,
neniam viditaj per homa okul'.

Mi serĉas la sunon en insektoj,
en skaraboj helaj kaj de ĉiu kolor',
En libeloj ŝvebantaj sur rivero,
mi serĉas la sunon en ĉiu flor'.
Mi serĉas la sunon en tervermoj,
mi sekvas la sunon al la helik',
En papilioj tage kaj nokte,
Mi sekvas la sunon laŭ ties orbit'.

Mi serĉas la sunon en ora bird',
en fieraj pavoj pri bunta vost',
Mi sekvas la sunon en agloj ĉielen,
kaj strigoj en nokta frost'.
Mi serĉas la sunon en birdoj surtere,
mi sekvas la sunon en la kiv',
Kaj strut', ne povantaj ekflugi,
forkurantaj piede por la viv'.

Mi serĉas la sunon en la bestoj,
en cervoj vagantaj en vasta herd',
En grandaj kaj etaj estaĵoj,
en leporoj dancantaj sur la herb'.
Mi sekvas la sunon al sovaĝaj leonoj,
mi serĉas ĝin en ĉiu kat',
En verdaj serpentoj ruliĝas mia voj'
mi serĉas la sunon en la rat'.

Mi serĉas la sunon en la fora lun',
mi serĉas en ĝia kratera krust',
Mi sekvas la sunon en aŭtoj neuzataj,
kaj serĉas la sunon en la rust'.
Al la steloj kaj reen al Tero,
mi serĉas ĝin en ĉiu adres',
En rubejoj kaj for en dezerto,
Mi serĉas la sunon vane, jes, jes.

Mi sekvas kaj serĉas la sunon,
Ho! Kie la sun' estas nun?
Kial kaŝiĝas ĝi? Diru al mi,
kie estas la sun'?
Inter homoj finfine la sunon mi serĉas,
kiel lasta rimed',
En sanktaj preĝejoj, plenitaj per piuloj
preĝantaj je pura kred'.

Mi serĉas la sunon en homa cerb',
mi trovas nur multe da konfuz',
Ĝisoste mi serĉas, en karno kaj sang',
subite aperis la muz'.
Mi tiam en mian koron rigardas,
el mi lumo grandega brilas,
Jen la lum', delonge celata,
LA SUN', LA SUN', mi krias.

Mi sekvis la sunon ĉielen,
mi sekvis la sunon al stelar',
Mi sekvis la sunon al kosma rev' -
mi trovis ĝin en mia kor'…

Mi sekvis la sunon ĉielen,
mi sekvis la sunon al stelar',
Mi sekvis la sunon al kosma rev' -
mi trovis ĝin en mia kor'…

Eksteraj ligoj

mi_sercas_la_sunon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 15.02.2025 07:05 de amir