Esperanta teksto | Jan Van SCHOOR |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala plenumo | Moeder en Kind |
Originala teksto | Frans de CORT |
Kiam infanon mian
admiras kun ebri'
mi kaj l' edzinon, kiu
donacis ĝin al mi.
Ho ne demandu tiam
kiu pli ravas min…
disigi mi ne povas
l' infanon de l' patrin'.
En miajn brakojn premas
mi ilin nun kun varm'.
kaj en okuloj miaj
de ĝojo brilas larm'…
Se scius vi, mi flustras,
kiom mi amas vin,
patrin', vin pro l' infano,
infan', vin pro l' patrin'!