Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ventegoj_hurlu_cxirkaux_ni

Ventegoj hurlu ĉirkaŭ ni

MuzikoSchubert

Teksto

Ventegoj hurlu ĉirkaŭ ni
Ni iras kun espero.
En juna varm', en sunradi'
Degelas la sufero.

Rekantaĵo:

Antaŭen iras ni
Al lum', al sunradi'!

Haltigos nin nenia fort',
Nek limojn al ni metos;
Eĉ al la potenculo-mort'
Ni vivu-krion ĵetos.

Rekantaĵo

Al novaj mondoj iras ni
Por ĝui vivon junan,
Kuraĝa nia la gvardi'
Konkeros landon sunan.

Rekantaĵo

ventegoj_hurlu_cxirkaux_ni.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)