Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_tero

Mia Tero

Teksto/MuzikoJacques Yvart
E-tekstoRikardo CASH

Teksto

Mia Ter', mia Ter',
la lulil' kaj nest', mia dom'.
Vivon donas vi,
ĉielon, pluvon en pasi'.

Ĉimomente sur la Ter'
ektagas ie rikoltsezon.
Ho Ter', la idar'
kial militludas en sufer'?

Mia Ter', mia Ter',
ĝardeno bela de mister',
eterna harmoni',
vi nutras min kaj vin nutras mi.

Pro iom' da ter',
pro stulta landlimafer',
ho Ter', la idar'
kial militludas en sufer'?

mia_tero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)