Uzantaj iloj

Retejaj iloj


miriga_graco

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Miriga graco

E-tekstoW. J. Downes
MIDImiriga_graco.mid

Teksto

Miriga graco fontas el la ne sondebla font'
de amo en la Dia kor', kompata por la mond'.

Kompare kun vastega spac', da steloj miliard',
ni sensignifaj sentas nin, estantaj per hazard’.

Sed vi, ho Kristo, vokis nin el tiu fantazi',
ĉar eĉ la plej pekema hom' valoras antaŭ vi.

Ne estus vi mortinta por la tuta galaksi',
sed venis vi, kaj mortis ja por ni, sur Kalvari’.

Sen Via amofero ni droniĝus en mizer';
bonvena estus nigra mort' pro hanta malesper'.

Do, „Haleluja!” kantas ni kun ĝoja, danka kor’
Miriga graco savis nin por la eterna glor'.

miriga_graco.1446641917.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)