Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
#Ŝablono por kantotekstoj. Tio ĉi estas komento. forigu ilin!
Muziko | Ĵomart Amzeyev |
---|---|
E-teksto | Mikaelo BRONŜTEJN |
Kantas | Ĵomart kaj Nataŝa |
Nokto, trajn' hazarda kaj matena nuno
hela taĝ bizara Moskvo, frosto, suno.
Paŝo en junecon, kvazaŭ flug' al kosmo,
kiel en komenco: suno, frosto, Moskvo.
Arda spir'iama, telefona budo - restis kvazaŭ sama tiu juna ludo. Restis antaŭsento: ĉu atendo muta, kaj jam post momento la feliĉ balbuta.
Sed en telefono iu gapas kaŝe
kaj sensenta sono:
Kak zdorovje vaŝe?
Kaj malam' etendas manojn maltenere.
Kion mi atendas? Frosto, vere …
Mi denove vagas en la mondo sama.
Larmajn ŝuldojn pagas al pasinta amo.
Kaj la cerbon kvazaŭ pikas fiĉa osto
ĉe memorokazo: suno, frosto, Moskvo.