Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Carlos Devizia |
---|---|
Originala teksto | Carlos Devizia |
Disko | Bizara Lando |
Ili ne toleras vidi min libera.
Ili ne ŝatas mian sinceran ridon.
Ili malamas tion, kio mi estas
kaj neniam komprenos
ke mi naskiĝis por ludi.
Kelkaj homoj naskiĝis por mortigi,
kaŭze de tio ili estas mortoj en vivo.
Aliaj naskiĝis por gajni,
tamen vivas malvenkataj.
Ili deziras esti ĉefoj
kaj sole Unu meritas tiu ĉi nomo,
kaj pro Tiu, la nomo estas Dio.
Se vi ricevas monon
por fari neion en oficejooni diras ke vi estas laboristo
Se vi faras tion, kio estas via pasio,
kvankam ĝi neniam riĉigos vin,
oni diras ke vi perdas vian tempon.
Sed, mi ne trinkos ilian venenon.
Mi ne vendos mian vivon,
mi ne luigos mian animon
kaj dum ili interŝanĝos vivon,
por ricevi monon
mi ludos kiel infano
kaj vivos kiel homo.