Muziko | A. Szlendak |
---|---|
Teksto | M. Michalowicz |
Esperanta teksto | M. A. |
En ĉiuj ŝaktoj sub la tero,
En hejm' de ĉiu suferant'
En ĉiuj de la mond' karceroj —
Eksonu ĉie nia kant'!
Rekantaĵo:
Hej! laboristaro —
Al la finbatalo,
Leviĝu suferant' —
Signalon donas nia kant'!
En la fabrikoj, kie muĝas
Spirego de l'maŝin-gigant',
En laborejoj, kie suĉas
Oferojn la ekspluatant' —
Rekantaĵo
Ĝin ne haltigos regnaj limoj,
Fiksitaj de la mon-regant'
Kaj la ribelon en animoj
Vekadas ĉie nia kant'!
Rekantaĵo
En la palacoj fabrikistaj,
En hejmoj de la sanga vant'
Paliĝos la ekspluatistoj
Je sonoj de ribela kant'.
Rekantaĵo
Kaj kiam jugon fortaj sonoj
Forskuos jam en ĉiu land'
Do super kapitalo-tronoj
Triumfos glore nia kant'!
Rekantaĵo