Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sopira_voko

Sopira voko

MuzikoR. FRIML
E-tekstoKarl Vanselow
MIDIsopira_voko.mid

Teksto

Supre plamĝardenoj kaj sonĝa mar’
Sub velurĉielo kun orstelar’
Tra la noktmallumo kaj noktsilent’
Melodion mian portu la vent’.
Al la venta spiro mi plendas ĝin,
Kiel mia sopiro atendas vin.
Ĉu vi el pompa ĉambro kaj urbega bru’
Al nia dom’ ĉe la maro ne reve repensas plu?
Ĉu ne sentas vi malproksime for,
Ke vin vokas mi tra la nokta hor’?
Venu al mi, fariĝu
Mia sun’ kaj reĝin’
En feliĉo sen fin’.

sopira_voko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)