Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nia_vivo

Nia vivo

MuzikoĴomart Amzeev
Esperanta tekstoĴomart Amzeev
Esperanta plenumoĴomart Amzeev

Teksto

Nia vivo kvazaŭ trajn' rapidas,
Ĉiu jaro kvazaŭ la vagon'.
En vagonoj multaj homoj sidas,
Sed plejmultaj restis sur peron'.
En vagon' unua mi naskiĝis,
Mi memoras varmon de patrin'.
Jam neniam povas mi estiĝi
Ree en komenco de l' destin'.

Refreno:

Kiaj grandaj, kiaj grandaj estas la vagonoj…
Kaj rapida, kaj rapida estis mia trajn'…
Mi memoras bone lecionojn
De stacioj de Eraro kaj Malgajn'.
Nia vivo…

Mi ne scias ĝuste vojdirekton,
Ne konjektas pri sekvontstaci',
Sed se eblecon havus mi elekti
Nepre mi elektus trajnon ĉi.
Nia trajno havas la vagonojn
Jam tridek, en ĉiu loĝas mi.
Vojo estas bona kaj malbona,
Sed neniam estas sen amik'.

Refreno:

Multe da stacioj, multe da stacioj preterpasis,
Multajn homojn, multajn homojn ni renkontis jam.
Sed ne perdas mi esperon trafi
En stacion de feliĉo kaj la am'.
Mia vivo…
nia_vivo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)