Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nova_printempkanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Nova printemp-kanto

MuzikoMelodio de: Liksom en herdinna högtidsklädd
Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala titoloNy vårsång

Teksto

Degelis glaci' kaj neĝo for.
Vekiĝis dormanta ter'.
En vesto de bela, verda kolor'
elspiras ĝi kun liber'.
/: Printemp'! Printemp'! Kun ĝoj' en la kor'
ekkantas ni al via honor'.
Bonvena vi, ho bonfarant'
por ĉiu la tera vivant'. :/

Aperas la granda florarme'.
En pomp' staras val' kaj mont'.
Gracion al ĉiu ajn ide'
donacis la dia font'.
/: Kompleza staras juna galant',
primol', konval', siring', heliant'
kaj trifoli', la anemon'
en kamp' — kaj arbarregion'. :/

Zumadas la burd', zumadas abel'
laboras en la somer'.
Samtempe gastludas bird-kapel'
dumtage kaj dum vesper'.
/: “Ku ku! Ku ku!” ripetas kukol'.
Belsona vok', de ĝoj' la simbol'!
Kunkantas vigla kolegar'.
Muzikas la tuta arbar'. :/

nova_printempkanto.1367160880.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)