Muziko | Melodio de: Liksom en herdinna högtidsklädd |
---|---|
Esperanta teksto | G. O. KARLSSON |
Tipo | nova kanto |
Degelis glaci' kaj neĝo for.
Vekiĝis dormanta ter'.
En vesto de bela, verda kolor'
elspiras ĝi kun liber'.
/: Printemp'! Printemp'! Kun ĝoj' en la kor'
ekkantas ni al via honor'.
Bonvena vi, ho bonfarant'
por ĉiu la tera vivant'. :/
Aperas la granda florarme'.
En pomp' staras val' kaj mont'.
Gracion al ĉiu ajn ide'
donacis la dia font'.
/: Kompleza staras juna galant',
primol', konval', siring', heliant'
kaj trifoli', la anemon'
en kamp' — kaj arbarregion'. :/
Zumadas la burd', zumadas abel'
laboras en la somer'.
Samtempe gastludas bird-kapel'
dumtage kaj dum vesper'.
/: “Ku ku! Ku ku!” ripetas kukol'.
Belsona vok', de ĝoj' la simbol'!
Kunkantas vigla kolegar'.
Muzikas la tuta arbar'. :/