Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nun_majo_alvenis

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Nun Majo alvenis

TekstoEmanuel Geibel
Muziko?
E-tekstoFerdinand PFEIL

Traduko de la germana poemo “Der Mai ist gekommen”.
Vd. ankaŭ alian tradukon: Migrado

Teksto

1. Nun Majo alvenis,
Burĝonas la arbar’,
La nuboj formigras
Tra landoj kaj mar’,
Aŭdiĝas en valoj
Ĝojega birdkantad’,
Sopiras mi la mondon
Travagi en migrad’.

2. Ho patro kaj panjo!
Foriras mi kun Di’,
Fremdlandan feliĉon
Serĉados nun mi;
Ne paŝis mi ĉiujn
Vojetojn en la rond’,
Ne trinkis mi ĉiun
Bonvinon en la mond’.

3. Antaŭen, antaŭen,
En bela sunbril’!
El domo jam logas
Alaŭdo per tril’,
La fontoj murmuras,
Zumadas la aer’,
Ekĝojas mia koro
En ĉarma la veter’.

4. En urbo vespere
Gajigu min regal’,
Ekbrilu bonvino
En klara pokal’:
Ekprenu gitaron,
Gajega muzikant’!
Pri mia dolĉulino
Eksonu bela kant’!

5. Se foje mi dormos
Sen lito sub mantel’,
La steloj min gardos
Sub blua ĉiel’,
Per dolĉa murmuro
Lulados min tili’,
Min vekos frumatene
Unua sunradi’.

6. Migrado, migrado,
libera vivoĝoj’!
Ĉar Dia spirado
Min tuŝas en voj’,
La koro ĝojegas
De l’ mont’ al mara ond’
Vi estas belega,
Vi vasta, vasta mond’.

nun_majo_alvenis.1291846382.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)