Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nun_mi_belas

Nun mi belas

KantasAkordo
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko

Teksto

Nun mi belas,
Tiom belas
Nun mi belas kaj stelas en glor’
Vi ribelas
Kaj envie svenas pro dolor’!

Nun mi ĉarmas,
Tiom ĉarmas.
Mi alarmas, ke ĉarmas jen mi!
Kaj mi belas
Ĉu realo aŭ ĉu nur fikci’?

En spegulo jen - tiu belulin’
La mirakla ina magio
Tiel bela korp’ - Tiel bela rob’
Tiel bela rid’ - Tiel bela mi!

Mi feliĉas
Kaj raviĝas
Kaj mi trancas kaj dancas – pro vir’
Kies am’
Estas mia vivo-inspir’!

Eksteraj ligoj

nun_mi_belas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)