Teksto | I.Levinzon |
---|---|
E-teksto | Boris Kolker |
MIDI | pluvo_kaj_vent.mid |
Em
Pluvo kaj vent’,
Am
Tage, nokte ĉiam pluvo kaj vent’.
H7
Malgaja sent’ –
Em C7 H7
Pluvo ĉiam frapas monoto - ne.
Em
Longa atend’ –
Am
Li dum pluvo staras sub la tegment’.
H7
Kia turment’ –
Em
Tage, nokte pluv’ kaj vent’.
Dm E7
Tie, en for’,
E7 Am
Pluvon vi perceptas sen la angor’.
Cm D7
Ŝajnas, la kor’
G C7 H7
Jam ne povas bati sen la plu - vo.
Em
Sed devas mi
Am
Paŝi sur asfalto kun emoci’
H7
En la nesci’,
Em
Kie estas, estas vi.
Pluvo kaj vent’,
Tage, nokte ĉiam pluvo kaj vent’.
En la silent’
Li atendas vin ĉe via domo.
Kiel serpent’
Fluas sur la strato akva torent’.
Malgaja sent’ –
Tage, nokte pluv’ kaj vent’.
Nu, turnu vin,
Kaj nur foje do rimarku vi min,
Kara knabin’,
Vi ridetos kaj ridetos suno.
Sed devas mi
Paŝi sur asfalto kun emoci’
En la nesci’,
Kie estas, estas vi.