Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pola_partizana_kanto

Pola partizana kanto

E-tekstoJ. TOCZYSKI
Originala titoloRozszumiały się wierzby…

Teksto

Ekmurmuris salikoj plorantaj,
Ekploregis knabino sen vort'
/:Kaj okulojn pro larmoj brilantajn
Turnis je soldata akra sort'.:/ 2x

Ne bruu arboj vi,
Bedaŭre krevas kor',
/:Ne ploru kara ci,
Ĉe partizanoj plenfervor'.:/ 2x

Al danco kun la sort',
Ludas de stenoj ritm',
/:Kruele falĉas mort',
Sed ni ne scias kio tim':/ 2x

Ĉu en pluvo aŭ varma sunradio,
Per ritmpaŝo tondras nia voj',
/:Jen arbara ni infanterio,
Flam' en koro kaj en oktuloj ĝoj'.:/ 2x

pola_partizana_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)