Uzantaj iloj

Retejaj iloj


post_la_scenejo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Post La Scenejo

TekstoSylla CHAVES
MuzikoMarian NESSE
PlenumasKajto

Teksto

De la kulisoj en la mortsilento
Nur eĥas la ridado de l' aŭdantar'
Kaj en angul' vidiĝas la turmento
Kaj larmoj de aktor' pro vivamar'

Pro la senreciproko de l' korsento
Pro klaĉoj, pro perfid' . . . sed haltas, ĉar
Forviŝas larmojn kaj post nur momento
Ridete supreniras . . . Majstra far'

Jen sperta la ludisto: mia koro
Post la scenej', ĝin premas la doloro
Ĝi ĝemas, sed tuj poste, laŭ kutimo

Sufokas ploron, kaj dum tremon ĉesas
Forlasas la kulisojn de l' animo
Vestita per rideto,

post_la_scenejo.1218637098.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)