Teksto | H. C. Hansen |
---|---|
Esperanta teksto | C. Graversen |
Priaŭskultu novajn pensojn,
forta freŝa junular';
nur priridu la atencojn
kontraŭ via justa far';
vian scion kaj pensadon
potencigu ĝis kulmin';
helpu dormadantan fraton
el la apati-ravin'.
Ĉerpu en malnovaj libroj
el la riĉa pens-trezor';
sentu, kiel ĉiuj fibroj
ardis en iama kor';
lernu, ke se vi komprenas,
nur malofte mokas vi;
kiun nun la tombo tenas,
iam flamis de pasi'.
Novan lumon alten metu,
ke klariĝu pli kaj pli;
velkintaĵon nur forjetu,
novajn ĝermojn ŝirmu vi.
Gvidu la popol-amason
al la brila venkotag',
kiam tutan homan rason
regas nia ruĝa flag'.