Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gxojegon_dio_mem_al_ni_donacas



Ĝojegon Dio mem al ni donacas

AŭtoroHeinrich Christian Schnoor (1801)
E-tekstoFerdinand Pfeil
Origina titoloVom hoh'n Olymp herab

Teksto

Ĝojegon Dio mem al ni donacas,
Junecan revon donas Li.
Kaj se envio nin minacas,
Ni ne malĝoju, fratoj vi!

Refreno:

Sonu kantado, forflugu ĉagren',
Ĝoju vi fratoj ĉe trinka festen'!

Ni sen doloro vivu sur la tero
En plej feliĉa harmoni',
Kaj de maten' fidele ĝis vespero
Nin ravu hela sunradi’!

Refreno

Dum bona Di' volonte ĝin permesos,
La belajn horojn ĝuu ni,
Kaj kiam foje nia vivo ĉesos,
Kunvenos ni en Elizi'.

Refreno

La sanon do al via belulino,
Ĉarmanta vin sur via voj'!
Nun trinku gaje de l’plej bona vino,
Ke ŝin trafluu arda ĝoj'!

Refreno

La morto for el nia gaja rondo
Kunulon rabis sen kompat':
Nun ĝis revido en alia mondo
Ripozu pace, korofrat'!

Ni ploru pro li, kiu iris jam for.
Ni havu lin ĉiam en bona memor'.
gxojegon_dio_mem_al_ni_donacas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)