Uzantaj iloj

Retejaj iloj


printempas

Printempas

Teksto & MuzikoThomas MORLEY
E-tekstoRoel Haveman
KantasAkordo
  • Originala titolo: Now is the month of maying.

Unu el la plej famaj madrigaloj de T. Morley.

Teksto

Printempas kiam majas,
ludantaj knaboj gajas,
Fa la la la la ….
Kun inoj sur herbej'
ĉar nun ĝi verdas plej.
Fa la la la la ….

Somero ĝojon portas,
jen vintra tristo mortas.
Fa la la la la ….
Kaj logas la ŝalmson'
la nimfojn kun impon'.
Fa la la la la ….

Fi, kial ni meditas?
junaĝa rav' invitas.
Fa la la la la ….
Ho, nimfoj kun graci',
ekludu nun kun ni.
Fa la la la la ….

Muzikfolioj

  • Originala muziko por 5-voĉa gea ĥoro SATTB.
printempas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)