Uzantaj iloj

Retejaj iloj


prosperi

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Prosperi

MuzikoTIK
Esperanta tekstoDmytro Kovtoniuk
Tiponova teksto
Originala titoloОлені
Originala plenumoTIK

La kanto aperas en la muzikalo Petveturaj Aventuroj kantita de 'Brian'.

Teksto

Ja mi estas ul’ kun sola okul’
Kaj kun vido pli profunda ol akra trompul’
Mi sonĝis flugi en kosm’ super tero,
Por vekiĝi kun urĝo kaj destino etera

Mia patro mortis kaj mi estis sola,
Li lasis al mi monojn kaj saĝojn konsolajn
Tra malfacilaj tagoj, mi restis kuraĝa
Mi decidis lasi mian hejmon supraĵa

Refreno:
Prosperi, devas ni prosperi, daŭre vivi
Ni havas nur la vivon, negrave opinio
Prosperi, por esper’ necesas daŭre vivi, prospeeeri

ĉiumatene al ĉiel’ mi rigardas
Renkonti novajn homojn, viva cel’ mia granda
Ĉar mondo estas unu, ni ne havas plian
Problemo via estas problemo mia

Mi vojaĝas multe kaj konstruas rilatojn,
Mi estas memstara kun multege da riĉaĵoj
Mi lernis la valoron de teamlaboro,
se esperon vi havas plu en via koro

Refreno

Ja sola mi estis, ĝis Esperanton mi lernis
Patro diris venu, poste diris ĝis!
Okulo ne sufiĉis por tion antaŭvidi
sed ĉio, kio restas nun, estas ….

Refreno

Eksteraj ligoj

prosperi.1698936034.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)