Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rajdis_tra_la_urb_kozako

Rajdis Tra La Urb Kozako

Ukraina popolkanto, traduko de A.Krasuckij

Teksto

Dm B C
Rajdis tra la urb' kozako,
F Gm A7
Sonis el sub huf' ŝtonkrako,
Dm B F Gm
Hej, hej, sonis el sub huf'
A7 Dm
Ŝtonkrako, hej!

Sabro lia al sun' brilas,
Najtingal' en bosko trilas,
Hej, hej,
Najtingal' en bosko trilas, hej!

Najtingalo, kara frato,
Estas ĉu knabin' en ĥato,
Hej, hej,
Estas ĉu knabin' en ĥato, hej!

Voku vi al mi knabinon,
Mi demandos amatinon,
Hej, hej,
Mi demandos amatinon, hej!

Mi demandos amatinon:
Ĉu ne batis vin patrino?
Hej, hej,
Ĉu ne batis vin patrino, hej!

Eĉ se batis - mi ne ploris,
Kun kozako mi parolis.
Hej, hej,
Kun kozako mi parolis, hej!

rajdis_tra_la_urb_kozako.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)