Esperanta teksto | Krysztof Daletski |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Wenn ich ein Vöglein wär |
Traduko de germana popolkanto el la 18a jarcento. La aŭtoro de la originala teksto kaj muziko estas nekonata.
Se estus birdo mi / kun du flugiloj, mi / flugus al vi.
Sed ne povante, mi / restas tie ĉi.
Kvankam nun for de vi / tamen parolas mi / dorme kun vi.
Sed, vekiĝante, mi / solas tie ĉi.
En ĉiu nokta hor' / vekiĝas mia kor', / pensas pri vi:
Kiel milfoje nin / karesis ni.