Teksto | Ĥristo KARPAĈEV |
---|---|
E-teksto | Asen GRIGOROV |
La nokto Danubon vualas,
jam dormas la alta Balkan' -
kaj tiam ni ree batalas
kaj flamas ribel-uragan'.
Disportas la vento montara
la tundron de l' sanga batal',
kaj sonas minaco malklara
en kampo kaj monto, kaj val' .
Ni ĵuras je nia honoro -
je ĉiu heroo-viktim',
ke baldaŭ ekbatos la horo
de nia libera reĝim'.