Teksto kaj muziko | Miĥail Povorin |
---|
Denove de l' firmamento
Stel' vagabonda preterfajris terenfale,
Kaj blove la friska vento
Susuris pro la misfatal' sentimentale,
Ĉar en animo mia plena de sopir'
Pro la subito ne vortiĝis la dezir',
Sed nur aŭdiĝis ĉagrenite la suspir':
“Jam tutegale…”
Amiko apudsidanta
La manon metas sur la ŝultron kaj konsolas:
“Liriko ne gravas vanta,
Necesas havi nur deziron, kiu solas
Kaj kiu ĉiam plene regas en la pens',
Donacas forton kaj certecon al la mens',
Pro kiu batas via kor' kun plenintens',
La sango bolas!”
Refreno:
Fajrereto, fajrereto,
Apudbrilu por anima varm',
Helpu kontraŭ vivostreto,
Efemera bagatelosvarm'
Kaj ardu pli pro mia milda blov',
Vin gardu firme tuta mia pov'
En vivdanĝer', en korsufer'
Je l' nom' de amo reciproka kaj sincer'!
Ol stelo tro ambicia,
Prefere estu fajrereto en la manoj.
Fidelo varmiga ĝia
Valoras pli ol stela frid', samideanoj.
Do, mi deziras, ke por ĉiu homanim'
Troviĝu sola fajrereto por intim',
Akorde sonu homaj koroj, kiel rim',
Tra l' vivlontanoj!
Refreno