Uzantaj iloj

Retejaj iloj


superstelo

Superstelo

Teksto - T. Rice; muziko - A. L. Webber, (ero el la rok-opero “Jesuo Kristo - Superstelo”)
E-teksto de Paŭlo MOĴAJEV (Mevo)

Teksto

Kiam vin mi vidas premas min la mister':
Kial vi malzorgis tute pri la afer'?
Se vi ĉion planus, iĝus vi triumfant' -
Kial do tiel misa tempo kaj stranga land'?
Se vi venus nun, vi l' mondon kaptus facile -
Tiutempe mankis eĉ amaskomunikiloj!
Ne miskomprenu min! Mi volas scii vin!

Refreno:

Jesuo Krist', Jesuo Krist'
Kion oferis vi sen rezist'?
Jesuo Krist', Superstel',
Ĉu vere venis vi de l' ĉiel'?

Kion pri la amikar' vi diros al ni?
Kiun vi akceptas al la pint-kompani'?
Ĉu Budao estas an' de via team'?
Mohamed' ĉu movis monton, aŭ ĝi estis reklam'?
Ĉu eraris vi, ĉu planis vi tiun morton?
Ĉu vi sciis, ke la mort' superos la rekordojn?
Ne miskomprenu min! Mi volas scii vin!

Refreno.

superstelo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)