Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Esperanta teksto | H. E. Jensen |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Ej med stora later och starka ord |
Originala teksto | Axel Lundegård |
Ne per grandaj gestoj kaj fanfaron'
montru vian amon al hejma zon'!
Sed malantaŭ plugilo,
en draŝej', mia filo,
kaj per mensa fort' kaj solida kon'!
Floras la patrujo, se volas vi,
lumas bela, riĉa en harmoni'.
Ĉu vi penas, ne plendas?
nur de tio dependas,
ĉu en la estonto prosperos ĝi.
Ne sen riĉo, varmo la sveda ter’
kuŝas; kaj sub neĝo sin kaŝas fer'.
En somer' en la valo
maturiĝas sekalo
en susur' de l’ pinoj sur sveda ter',
Neĝland', sunland', aŭdu! Al rif ‘kaj bord'
mil ondetoj susuras post vintra mort'!
Agas, kantas mil junaj
voloj fortaj kaj kunaj,
kreskas la patrujo en viv' kaj fort'!