Tra la kampo vento blovas,
Kaj surtere noktas jam.
Spleno mian koron premas,
Venis jam disiĝ’ de l'am'.
Ne iru foren, ho ne, karul’,
De koro mia, ke jam pasu brul'. (2-foje)
Pri feliĉo hom' ne pensas,
Kiam li posedas ĝin.
Se okaze ĝi forestas,
Malespero regas lin.
Pro la sopiro ja mortas mi
Pro ne libera mia am' al ŝi. (2-foje)