Venu nun la espero estas kanzono de Silvio Rodríguez. Ĝi estas interpretita de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.
| Muziko | Silvio Rodríguez | 
|---|---|
| Esperanta teksto | ? | 
| Esperanta plenumo | Julián Hernández | 
| Tipo | traduko | 
| Originala titolo | Venga la esperanza | 
| Originala plenumo | Silvio Rodríguez | 
| Originala teksto | Silvio Rodríguez | 
Kiam la klopodoj ne sufiĉas,
oni atingas nur pli da dolor´.
Kiam oni perdas ĉion eĉ esperon
kaj sin turnas al pieco kaj memtromp´.
Konas mi la internon de tiu plendo,
ankaŭ min disbatis multe angor´, 
Estis longa nokto, nun la tempo helas
tamen daŭras en mia sento ĉi kanzon´.
Venu nun la espero, venu tuj al mi,
foriru la frosto, flugu bela bird´,
Blovu vent´ la velon, muĝu la motor´,
Refreno:
se mankas espero, amo flugas for´. (ree)
Kiam mi estis infano, mi kalkulis,
kiomaĝan min trafus jar´ dumil.
Jar´ dumil montriĝis kiel pord´ malferma
plenis je tiomaj revoj la estontec´.
Tamen nun proksime de l´celdato,
kiam denove atendo trudas sin.
Ĉar la brilaj revoj venos malrapide,
ĉar la mondo vivas nun en infanaĝ´.
Venu nun la espero, nestu ĝi ĉe ni,
Venu kvardekjara, venu ĝi dumil.
Venu nun la espero, ajna ĝi kolor´
Verda, ruĝa, aŭ nigra
Amon verŝu kor´,
Amon verŝu kor´,
Amon verŝu kor´.