Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto de N. Olev, muziko de M. Dunajevskij
(kanto el la filmo “Meri Poppins, ĝis revido!”)
Traduko el la rusa Paŭlo MOĴAJEV (Mevo)
Meze de urbego ia
Sen eĉ plej malgranda plant'
Loĝis la poet' genia,
Inspirplena vers-rimant'.
Ĉion rimis li kaj fine
Lin lacigis poezi',
Kaj somere en kamparon,
Por plenumi san-riparon
Estis forsendita li.
Refreno:
Tridek tri bovinoj,
Tridek tri bovinoj,
Tridek tri bovinoj -
Nova vers-redakt'!
Tridek tri bovinoj -
Venis vers' al fino
Freŝa, kvazaŭ ĵus melkita lakt'!
Vekiĝadis li tre frue -
Je la kvina sen erar',
Kaj versaĵojn novajn flue
Prezentadis al bovar'.
Fine de somero suna
Ege kreskis la poet' -
Ja severa lakt-dieto
Tre utilas por poeto,
Se li estas nur knabet'!
Refreno